Ĉatobriando

bifsteko de pli ol 200 gramoj, tranĉita el la supra parto de senmembranigita bovlumbaĵo kaj batita aŭ platigita ĝis dikeco de iom pli ol 3 cm

Ĉatobriando estas bifsteko de pli ol 200 gramoj. La bifsteko estas tranĉita el la supra parto de senmembranigita bovlumbaĵo kaj batita aŭ platigita ĝis dikeco de iom pli ol 3 cm.

Ĉatobriando

La nomo venas de François René de Chateaubriand, franca verkisto kaj politikisto. La kuiristo de la vicgrafo de Chateaubriand verŝajne por la unua foje preparis tian bifstekon.