Ĉerizplukado (argumentado)

En retoriko aŭ en ajna formo de argumentado, ĉerizplukadobekado estas procezo de selektema prezentado de faktoj aŭ datumoj, kiuj kredigas iun opinion dum silente preterpasas la kazojn, kiuj kontraŭdiras ĝin. Tiu misgvida procezo, ne nepre intencita, estas tipa konfirmbiaso.

Ekzemplo de ĉerizplukado uzata por neado pri klimata ŝanĝo. Intencite elektante tempoperiodon, ĉi tie 1998–2012, oni artefarite kreas "paŭzon", eĉ se la ĝenerala tendenco varmiĝas[1].

La esprimo estas bazita sur analogio kun plukado de fruktoj kiel ĉerizoj: la plukisto elektas la plej maturajn kaj plej sanajn fruktojn, tiel ke observanto kiu vidas nur la elektitajn fruktojn malĝuste konkludas ke la plej multaj, aŭ ĉiuj el la fruktoj estas maturaj kaj sanaj.

Bekado troviĝas en multaj logikaj eraroj. Ekzemple, la misrezono bazita sur anekdota pruvo implikas preteratenti grandajn kvantojn da datenoj por pripensi nur kelkajn konatajn informojn, dum la falsa dilemo akceptas nur du opciojn kiam aliaj estas haveblaj.

Referencoj

redakti
  1. Sven Ove Hansson: Science denial as a form of pseudoscience. Studies in History and Philosophy of Science. 63, 2017, p. 39–47, DOI 10.1016/j.shpsa.2017.05.002.