Ĉikago (aŭ kvar-disdona briĝo)

Ĉikago-briĝo
kartludo
vdr

estas varianto de la kartludo briĝo (apud robrobriĝo kaj turnirbriĝo). Ĉikagon oni ludas kvarope, sed anstataŭ robro (kun nedifinita daŭro) oni ludas simple kvar disdonojn laŭ la sekva modelo.

 1. Disdonas nordo;     vundeblaj: neniu.
 2. Disdonas oriento;   vundeblaj: nordo-sudo.
 3. Disdonas sudo;      vundeblaj: oriento-okcidento.
 4. Disdonas okcidento; vundeblaj: ambaŭ flankoj.

Se aŭkcio komencas de kvar pasoj, la disdoninto disdonas denove.

Ekzistas kelkaj sistemoj por determini la gajninton en Ĉikago. Kutime oni kalkulas poentojn kiel en turnirbriĝo, do por ĉiu disdono aparte, sendepende de la antaŭaj, kun 50-poenta premio pro partrezulto kaj 300- aŭ 500-poenta (depende de vundebleco) premio pro partio, gajnita per unu disdono.

Fine oni povas simple sumigi la rezultojn de la 4 (aŭ 8, 12 ktp) disdonoj.

Alia metodo estas sumigi ne la rezultojn, sed internaciajn matĉpoentojn (IMP). Por tio post ĉiu disdono oni kalkulas la forton de ambaŭ flankoj en honorpoentoj: 4 pro ĉiu aso, 3 pro ĉiu reĝo, 2 pro ĉiu damo, 1 pro ĉiu fanto. La forto de la pli forta flanko kaj ĝia vundebleco determinas la "celrezulton", aŭ "atendatan rezulton", laŭ la sekva tabelo.

Honorpoentoj         Celrezulto
               Nevundeble   Vundeble
   20                 0          0
   21                50         50
   22                70         70
   23               110        110
   24               200        290
   25               300        440
   26               350        520
   27               400        600
   28               430        630
   29               460        660
   30               490        690
   31               600        900
   32               700       1050
   33               900       1350
   34              1000       1500
   35              1100       1650
   36              1200       1800
   37              1300       1950
   38              1300       1950
   39              1300       1950
   40              1300       1950

La diferenco de la reala rezulto de la pli forta flanko (iufoje la rezulto povas esti negativa) kaj la "celrezulto" determinas, kiu flanko ricevas IMPojn kaj kiom da ili. Por tio oni uzas la saman tabelon, kiel en turnirbriĝo.

 Poentdiferenco  IMPoj
   0 -   10        0
  20 -   40     1
  50 -   80     2
  90 -  120     3
 130 -  160     4
 170 -  210     5
 220 -  260     6
 270 -  310     7
 320 -  360    8
 370 -  420     9
 430 -  490    10
 500 -  590    11
 600 -  740    12
 750 -  890    13
 900 - 1090    14
1100 - 1290    15
1300 - 1490    16
1500 - 1740    17
1750 - 1990    18
2000 - 2240    19
2250 - 2490    20
2500 - 2990    21
3000 - 3490    22
3500 - 3990    23
4000 aŭ pli       24