Ĉina lankrura krabo

La ĉina lankrura krabo aŭ ĉina lanpinĉila krabo (Eriocheir sinensis) estas krabo, kiu disvastiĝis sur la tuta mondo el Ĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina lankrura krabo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malacostraca
Ordo: Decapoda
Infraordo: Kraboj Brachyura
Familio: Grapsidae
Genro: Eriocheir
Specio: E. sinensis
Eriocheir sinensis
H. Milne Edwards, 1853
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi havas mallongan kaj tre fortan pinĉilon. Ĝi nutras sin ĉefe per moluskoj, helikoj, konkoj, sed kelkfoje kaptas eĉ fiŝojn, aliajn krustacojn.

La ĉina lanpinĉila krabo povas demeti unufoje eĉ unu milionon da ovoj. Ĝi povas migri eĉ 1.500 km en jaro, disvastiĝis per la balasta akvo de la transoceanaj ŝipoj.

La besto danĝerigas eĉ la homon, ĉar povas malsanigi homon je morta pulmomalsano, ĝi mem infektiĝas post manĝo de iu tropika heliko.