Ĉincja Aliaflanko

Ĉincja Aliaflanko (vera nomo Paŭlo) estas komiksrolulo kreita de Leo Ortolani en la jaro 1989, ene de la historio "La skuegaj originoj de Rat-Man" (en la originala: "Le straordinarie origini del Rat-Man").

Ĉincja

Ĉincja Aliaflanko... ĉu vera amo?
Ĉincja Aliaflanko... ĉu vera amo?

Vera nomo Paŭlo (familia nomo nekonata)
Universo Rat-Man
Kreita de Leonardo Ortolani
Originala versio
Nomo Cinzia Otherside
Lingvo itala
Eldonisto Panini Comics – Cult Comics
Unua apero Spot n. 2 (aldonaĵo de L'Eternauta n. 86)
Dato junio 1990
Oficiala retejo www.rat-man.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Espero
Unua apero Rat-Man n. 1 (La skuegaj originoj de la Rat-Man)
Dato novembro 2007
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Amikoj Tamara
Povoj danke al ŝi- aŭ lia laboro, konas multajn gravulojn (kaj de ili povas peti favorojn)
vdr

Eksa leterportisto, post kiso de Deboro La Roko (la vera nomo de Rat-Man) malkovras sian veran mem kaj fariĝas transseksulo, platenita kaj kutime surhavanta leopardmakulitajn kompletojn.

Ŝi aŭ li amas Rat-Man, kiu reciprokas per stomaka malforteco.

Eksteraj ligiloj

redakti