Ĉirkaŭbajkala fervojo

Ĉirkaŭbajkala fervojo (ruse Кругобайкальская железная дорога (КБЖД)) estas nomo uzita dum konstruado kaj unuaj jaroj de ekspluatado de parto de Postbajkala fervojo (ruse Забайкальской железной дороги) inter stacioj Bajkal (ruse Байкал) kaj Misovaja (ruse Мысовая) longa je 260 kilometroj[1] (nun ĉi tiu fervojo estas parto de Orientsiberia fervojo (ruse Восточно-Сибирской железной дороги). Nun kiel Ĉirkaŭbajkala fervojo oni nomas parton de stacio Sludjanka II (ruse Слюдянка II) al stacio Bajkal kiu ne havas eliron ekde 1956 (nun estas branĉo de moderna vojo de Transsiberia fervojo). Ĝis 1949 Ĉirkaŭbajkala fervojo estis ĉefa vojo de Transsiberia fervojo, parto de kiu (inter stacioj Irkutsk-sortirovoĉnij (ruse Иркутск-сортировочный) kaj Sludjanka II) estis ŝanĝita per novkonstruita vojo de Irkutsk al sudekstremaĵo de Bajkalo preter stacio Bolŝoj lug. Sekcio de stacio Sludjanka II al stacio Misovaja estas partaĵo de Transsiberia fervojo ĝis nun. Sekcio pasanta apud sudekstremaĵo de Bajkalo inter urbo Sludanka kaj stacio Bajkal estas unika monumento de inĝeniera arto.

Ĉirkaŭbajkala fervojo

Referencoj redakti

  1. Справочный словарь «Забайкальская железная дорога», 2-е издание