Ĥeruskoj

antikva ĝermana tribo

Ĥeruskoj (literumite ankaŭ CherusciCherusk, el kio ankaŭ Ĉeruskoj) estis ĝermana tribo kiu loĝis en partoj de ebenaĵoj kaj arbaroj de nordokcidenta Germanio, en la areo eble proksima al la nuntempa Hanovro, dum la unuaj jarcentoj a.K. kaj p.K. Etne, Plinio la Maljuna grupigas ili kun iliaj najbaroj, nome suevoj kaj ĥatoj, same kiel la Hermunduri, aŭ Hermiones, unu el la ĝermanaj grupigoj laŭdire descendaj el praulo nomita Mannus.[1] Ili kondukis fortan militon kontraŭ la Romia Imperio. Sekve, ili estis probable absorbitan en tribaj konfederacioj de frankojalemanoj.

Ĥeruskoj
historia etno • tribo
Ĝermanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Pri dokumentiĝo de la esperanta tribonomo

redakti

Aparte konata ĥerusko estis la ĝermana princo Arminius, kiu pasigis plurajn jarojn en la Romia Imperio, poste revenis al la ne romie konkerita Germania Magna kaj grupigis plurajn ĝermanajn tribojn por decida ĝermana batalo kontraŭ la armeo de la romia generalo Varus. Pri tiu batalo verkis la latina historiisto Velejo Paterkulo; parton de tiu verko oni retrovas en volumo 3 de la esperantlingva Antologio Latina de Gerrit Berveling - jen eble la sola literatura mencio de la nomo ĥeruskoj. Pri alternativa esperantlingva nomigo "ĉeruskoj" sekve ĝis nun mankas ĉiu referenco. Tamen kompreneble ĉiam eblas, ke ie estas esperantlingvaj literaturaj mencioj kiujn oni ĝis nun ne trovis.

  1. "Plin. Nat. 4.28". Perseus.tufts.edu. [1] Alirita la 29-an de majo 2018.