Kinata acido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Ĥinata acido)

Kinata acido (C7H12O6) estas monokarboksilata acido. Ĝi troviĝas en multaj fruktoj ekz. en la ilicio. La kinata acido estis unuafoje izolita el kinkono en 1790, fare de Hofmann, apotekisto en Leer. Kina acido estas interprodukto de ŝikimi-acida ciklo.

Ĝi estas blanka, kristala pulvoro, kun molmaso de 192,17 gr•molo−1, denso de 1,64 gr•cm−3 (20  °C), fandopunkto de 165  °C. Ĝi estas bone solvebla en akvo, malbone en etero.