Ĥodia popolkostumo

Ĥodia popolkostumo estas popola tradicia vesto el regiono de Ĥodio. Ni dividas ĝin en virinan kaj viran.

La virina popolkostumo konsistas el tola blanka ĉemizeto, kiu havas puntan kolumeton kaj balonajn manikojn. Oni survestigas sur ĝin kamizoleton kaj ĉirkaŭ la talio oni alligas la tn. honziko (ŝtopita zono de tekstilo, sur kiu tenas jupo). La suba parto de la popolkostumo konsistas el unukolora jupo borderita per koloraj rubandoj, kiu estas submetata per kelke da subjupoj. Sur la jupo apartenas bunta antaŭtuko kun flora modelo. Konsisto de ĝeedziĝa popolkostumo estas kapvesto kaj blanka kolombino. La edziniĝintaj virinoj ŝirmis siajn harojn per buntaj kaptukoj. La popolkostumaj ŝuoj estas nigraj virinaj ŝuoj aŭ pli poste laĉumeblaj ŝuoj. Ili portis al ili ruĝajn aŭ pli poste blankajn ŝtrumpojn.

La viran popolkostumon kreas blanka tola ĉemizo kun blua brodita veŝto kaj unu vicon de butonoj. Plu al la popolkostumo apartenas flavaj ledpantalono kaj blankaj ŝtrumpoj. La kapon kovras nigra ĉapo aŭ larĝa ĉapelo. Viroj kutime portis al ĝi longan helan mantelon. Sur la piedojn apartenas altaj nigraj pluvbotoj aŭ pli poste malaltaj ŝuoj. En la dekstra mano ili portis longan lignan bastonon.

Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti