Ŝablono-Diskuto:Navigilo kun kaŝeblaj grupoj/dokumentado

Ie estas eraro. Ĉu en miaj redaktoj aŭ ĉu en CSS-klasoj, kiuj ne konas kelkajn ordonojn? Ĉu oni ne devas traduki ekz. collapsed kaj uncollapsed? Mi lasas la ŝablonon por iu alia. Mi ne estas sorĉisto, por ke mi devu scii, kiajn parametrojn oni tradukas kaj kiajn oni ne volis traduki en aliaj ŝablonoj, kion oni neglektis por traduki. Tiel estiĝis ĥaoso en tio. Ankaŭ mi ne havas aliron en ia paĝo kun CSS-klasoj, por ke mi eksciu, kiaj parametroj estas tie eventuale korektendaj. Kial oni devas uzi ekz. basestyle kaj tuj apude basestilo. Oni devas korekti ankaŭ la ŝablono:Navigilo kun kolumnoj, kie estas kelkaj tradutoĵaj.

Mi alŝutis version laŭ la pola, kiu estas tradukita laŭ la angla kaj jen - multe pli da funkcioj ne aperas kaj ne funkcias! Kia damaĝo, ke ĉiu lingva versio estas alia! Zuazua 1-an de novembro 2009

Mi bedaŭras ke mi nuligis lastajn redaktojn de Zuazua, sed la ŝablono montriĝis ne plu funkcianta (estis averto : "rekursiva ŝablono trovita"). Mi sugestas al Zuazua evoluigi la ŝablonon en provejo, kaj enmeti plibonigojn ĉi tien nur kiam li certos pri pliboneco. Arno Lagrange @ 17:40, 4. Nov 2009 (UTC)
Mi havis enmetita tie ŝablonon {{Redaktata}}. Mi volis reredakti la ŝablonon denove laŭ la angla ŝablono, kompari la parametrojn kun aliaj ŝablonoj, sed se Arno Langrange faris ŝanĝojn celantaj al plibonigo de la ŝablono, tio estas en ordo.
Mi bedaŭrinde faris neniun plibonigon, mi nur restarigis antaŭan funkciantan version. La ŝablonoj estas plu plibonigendaj. Mi denove sugestas prilabori ilin en provejo. AL @
Ankoraŭ unu noto: En la ŝablona dokumentado la ŝablono estas videbla bone (krom necentrigitaj titoloj), en la ŝablono mem tio ne aperas same. Tie aperas frazo atentiganta pri la proveja paĝo de la ŝablono. Mi ne povis trovi la frazon en redakta fenestro por provi forigi ĝin. Kie ĝi troviĝas kaj kio estas la kaŭzo de la sama neaperigado? Zuazua 06:08, 5. Nov 2009 (UTC)
La aperanta frazo estas aŭtomate provizita de {{dok}} por atentigi ke estas provejo kaj sugesti ke plibonigojn oni unue faru en provejo kaj nur kiam oni certas pri bona funkciado oni enportu la kodon en la ŝablonon. AL @ 07:48, 5. Nov 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Navigilo kun kaŝeblaj grupoj/dokumentado".