Ŝablono-Diskuto:Polytonic

Laŭ la intervikiaj ligiloj de la alilingvaj samtemaj ŝablonoj, ekzistas dua esperant-lingva ŝablono {{plurtone}}, kiu estas pli nova (ĉar tiu ĉi ŝablono ne estis ligita al la alilingvaj ŝablonoj pri la sama temo, ĝi ŝajne ne troveblis, kiam kreiĝis la dua ŝablono), kaj kies dokumentado aspektas pli profesieca. Krome la nomo "plurtone" estas pli esperanta ol "polytonic", kaj klariga artikolo pri la plurtona greka ortografio ankaŭ kreiĝis. Mi proponas subteni la ŝablonon {{plurtone}} kaj de ĉi-tie meti redirektigon al la pli nova ŝablono.

Aidas 15:44, 28. Jun 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Polytonic".