Ŝarĉopoj estas kolektiva termino por la miksitaj loĝantoj el la sudorienta kaj suda Azio kiuj troviĝas en la distriktoj de la oriento de Butano kaj kiuj estas 45% de la loĝantaro. Ili adoptis multajn kulturaĵojn de Tibeto, kaj centra kaj okcidenta Butano. Ŝarĉopoj parolas la ŝarĉopan lingvon, ankaŭ nomata tŝangla, tibeto-birma lingvo tre proksima al la naglunga lingvo. La tŝangla ankaŭ estas parolata de la malplimulto monpaoj trans la landlimo kun Ĉinio.

Ŝarĉopoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La plimulto de la ŝarĉopoj estas sekvantoj de la tibeta budhismo kun kelkaj elementoj de la religio Bon, kvankam tiuj kiuj loĝas en Duars praktikas animismon.