Ŝarĝbicikloj estas bicikloj desegnitaj kaj konstruitaj specife por transporti ŝarĝojn kaj kiuj funkcias per homenergia transporto (HPV). Ekzemploj estas tielnomataj kargobicikloj, kargo-tricikloj kaj kestobicikloj.

Veturilaj dezajnoj inkluzivas kargan areon konsistanta de malferma aŭ ĉirkaŭfermita kesto, plata platformo aŭ drata korbo, kutime konstruita super unu aŭ ambaŭ radoj, malalte malantaŭ la fronta rado aŭ inter paralelaj radoj ĉe aŭ je la fronta aŭ malantaŭaĵo de la veturilo. La kadro kaj rapidumŝangilo devas esti konstruitaj por pritrakti ŝarĝojn pli grandajn ol tiuj sur ordinara biciklo.