La ŝipiboj estas etno en la oriento de Peruo en la ĉirkaŭo de la rivero Ukajalio (Ucayalí) en la departementoj Loreto kaj Ukajalio. Ili vivtenas sin per agrokultivado, fiŝkaptado kaj bestbredado. Ili vivas izolite, ilia loĝregiono estas en densa ĝangalo, tiel ke oni povas atingi ilin ofte nur per kanuo aŭ aviadilo.

Ŝipiboj
etno
Suma populacio
30000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Shipibo-Conibo
Religio
animismo
vdr
Domo kaj kuirejo de Ŝipibo
Ŝipibinoj
Loĝloko de la Ŝipiboj

La ŝipiban lingvon parolas proksimume 26.000 homoj. Ĝi apartenas al la lingvofamilio de la panoaj lingvoj kune kun entute 28 unuopaj lingvoj.

Literaturo redakti

  • Faust, Norma. 1990 [1973]. Lecciones para el aprendizaje del idioma shipibo-conibo. Verano: Ministerio de Educación, Instituto Lingüístico de Verano. (Vidu http://www.sil.org)

Eksteraj ligiloj redakti