Ŝirlano

malnovaj teksaĵoj farita recikligoprodukto

Ŝirlano estas reuzita, do el malnovaj teksaĵoj farita recikligoprodukto. Kaj uzitaj lanenhavantaj teksaĵoj kaj forĵetaĵoj de la teksaĵindustrio taŭgas por la prilaborado. Pro la mallongeco de ŝirlanofibroj eblas fabriki nur malaltkvalitaj teksaĵoj. En Germanio estas leĝe malpermesita uzi ŝirlanon kiel ero de tondolanaj artikloj.

Dum la fabrikado la fibroj estas elŝiritaj el la origina teksaĵo. Tial la fibroj iĝas malpli longaj kaj laŭ la devenmaterialo oni distingas malsamajn kvalitojn.

Ŝirlano klasifikeblas jene:

  1. Zephir: >50 mm fibrolongeco, farita el molaj trikaĵoj
  2. Shoddy: ŝirlano el pli malmolaj trikaĵoj
  3. Golfers: farita el trikaĵoj de inaj puloveroj kaj similaj
  4. Thybet: el lanoteksaĵo, fibrolongeco malpli ol 50 mm
  5. Mungo: tre mallonga fibro el lanteksaĵo
  6. Alpaka, Extrakt: tre mallonga fibro el lanomiksaĵteksaĵo