Ŝnapjo (Ŝnapul’), la eta krokodil (originale germane: Schnappi, das kleine Krokodil) estas kulta kanto en la germana lingvo. La infana kanto iĝis famega komence de la jaro 2005 en germanlingvaj landoj, eniĝanta la hitparadojn unuarange. La originalan version (el la jaro 2001) kantas la tiam sesjara knabino Joy Gruttmann. Ĝi aperis en la fama infana televida programo "Die Sendung mit der Maus" (La elsendo kun la muso). La kanto famiĝis en 2004 post kiam iu metis dosieron kun ĝi en la interreton. Multaj homoj elŝutis la datumaron kaj finfine radiostacioj (SWR3 estis la unua) ekis ludi ĝin. La sukceso ne plu eviteblis …

Jen provizora traduko (plibonigenda ĉi tie):

Mi estas Ŝnapjo, la eta krokodil’,
G                         D        G
el Egiptio, tuj apud la Nil’.
 C    G           D
En oveto mi ja troviĝis,
C      D               G
kaj ŝni- ŝna- ŝnape eliĝis.
      G     D     G

[refreno]
Ŝni ŝna ŝnapi – ŝnapi ŝnapi ŝnap’
 C     G     D        G
Ŝni ŝna ŝnapi – ŝnapi ŝnapi ŝnap’
 C     G     D        G

[interludo]
C   G   D   G         C   G   D   G

Mi_estas Ŝnapjo, la eta krokodil’,
kaj akrajn dentojn mi havas ĉirkaŭ mil.
Mi ŝnapas, kion eble ajn,
spertuleto, kiel neniu ajn

[refreno]
[interludo]

Mi_estas Ŝnapjo, la eta krokodil’,
amas ŝnapi, la prefera ludil’.
Proksimiĝas al mia patrin’,
montrante mian ŝnapetil’.

[refreno]
[interludo]

Mi estas Ŝnapjo, la eta krokodil’,
la ŝnapbuŝo estas mia il’.
Paĉjan piedon mi ŝnapetas,
kaj poste tuj ekdormiĝas.

[elkantiĝado]
Ŝni ŝna ŝnapi
ŝnapi ŝnapi ŝnap’ (ŝnap!)
Ŝni ŝna ŝnapi (jes!)
ŝnapi ŝnapi ŝnap’ (ŝnap!)
Ŝni ŝna ŝnapi (mmm!)
Ŝni ŝna ŝnapi (jes!)
Ŝni ŝna ŝnapi
ŝnapi (mmm) ŝnapi ŝnap’

ŝnapi (gemane: schnappen) = buŝe (morde) kapti