Ŝovforta direktado

La ŝovforta direktado axu ŝovforta vektora direktado estas direktada metodo por aviadiloj kaj raketoj, kiuj estas movataj per ŝovforto. Tiam la ŝovforton dona gasfasko forlasas la motorn ne paralele al la akso, sed en vektoro al ĝi, tiel ĝi estigas turnomomanton.

eksperimenta, movebla blovtubo de F–16
eksperimenta aviadilo X–31 dum manovrado

Tiu direktada metodo estis unuafoje uzata en la dua mondmilito, ĉe direktado de la germana balistika raketo V-2. Poste oni uzis la ŝovfortan direktadon ĉe la „vertikale ekflugaj” aviadiloj (ekz. Harrier) en la 1950-aj jaroj, ĉe kiuj oni povis ŝanĝi la vektoron de la forlaasanta gasfasko eĉ je 90°. Ekde la 1980-aj jaroj oni uzas tiun sistemon je eksperimentaj, poste je kvinageneraciaj aviadiloj (X–31, F–22, Su–35) por plibonigo de la manovra kapablo. Tiel la aviadiloj povas bone manovri sin ĉe malrapida flugo.