Ŝuista submajstro de Weißenfels

La Ŝuista submajstro (germane: Weißenfelser Schusterjunge; vere Stadtjunge) estas 1,40 m alta bronza figuro de gaja knabo en la Urboparko de Weißenfels, Germanujo. Ĝi staras sur tombosoklo kiu portas la enskribon "Weil's mich freut! / Ĉar mi ĝojas!". Proksime de ĝi troviĝas la tombo de Novalis.

Weißenfelser Schusterjunge

Historio redakti

La artisto Paul Juckoff el Schkopau komisiitis en la somero de 1905 fare de bebĉarfaranto el Zeitz pri la farado de tia statuo kaj liverado de ĝi al Zeitz. Al la tiama ĉefurbestro de Weißenfels la produkto tiom plaĉis, ke faritis dua muldaĵo. La statuo starigitis en la tiutempe aliaranĝota Urboparko.

Nekonata weißenfels-ano konservis la figuron, post farbado, en la kelo por eviti ties fandon dum la Dua mondmilito. Post la fino de la milito la knabo denove admireblis. Nenio ĉe la figuro estas ligita al ŝufarado, sed popolaj diroj tamen faris de "Urba knabo / Stadtjunge" ŝufaristan submajstron. Sed dirindas ke ŝufabrikado ĝenerale gravegis en la urbo. Trans la urbolimoj la monumento iĝas simbolo de la urbo kaj la kopiita knabo en Weißenfels estas pli konata ol la originalo en Zeitz.

Germana Oi!-muzikbando nomiĝis por tiu ĉi figuro "Die Schusterjungs".

51.19871211.968756

Eksteraj ligiloj redakti