Ŝukornoenŝuigilo estas ilo uzata por facile glitigi la piedon en ŝuon. Speciale se temas pri novaj ŝuoj, kiuj ankoraŭ ne estas 'uzadaptitaj', ĝi povas esti utila instrumento. Tial ŝukorno ofte estas uzata en ŝuvendejoj.

Ŝukorno kun longa tenilo
Metala ŝukorno

Ŝukorno ankaŭ preventas difektiĝon de la kalkanuma ŝuparto dum surmetado de la ŝuo. Per ŝukorno la piedo pli facile ŝoviĝas en la ŝuon kaj la kalkanparto de la ŝuo ne faldiĝas internen, pro kio la postaĵo restas firma.

En antaŭaj tempoj la ilo estis farita el laŭlonge segita korno sed nuntempe plejofte el metaloplasto.

Uzo de ŝukorno

Vidu ankaŭ redakti