Ben (armena litero)

litero de la armena alfabeto
(Alidirektita el Բ)

Ben Բբ (orienta armena) aŭ pen (okcident-armena), բեն armene, estas la 2-a litero de la armena alfabeto. La sono de tiu ĉi litero varias laŭ la dialektoj de la armena. En la orienta ĝi sonas kiel b dume en la okcidenta kiel p.

Unikodo redakti

    • Majuskla Բ : U+0532
    • Minuskla բ : U+0562