15-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 15-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1954 en Zaragozo, Hispanio. Dum Solena Malfermo paroladis rektoro Sancho Izquierdo kaj prezidanto Maynar. Okazis diservo fare de Pastor Casanova el Ĝirono. Dum Literatura Festo deklamis sinjorino Sevilla kaj sinjoro Solá. Okazis ankaŭ festeno kun folklora festo kaj ekskurso al la Monaĥejo Piedra.[1]

Notoj redakti

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.