La programo 500 tagoj (ruse программа 500 дней) estis ekonomia transira programo de USSR en 1990. 500 tagoj estis unua plano por ekonomia transiro al kapitalismo en Sovetunio.

Historio redakti

Programo 500 tagoj proponita de Gregorij Jablinski, estis programo prilaborita laŭ ekonomikisto Stanislav Ŝatalin kun lia laborgrupo. En aŭgusto 1990, laborgrupo finis kaj publikigis sian raporton, kiu nomiĝas "Transiro al merkato". Raporto petis krei konkurencan merkatan ekonomion, privatigi ŝtatpropraĵojn, liberaligi prezon, integriĝi en Mondmerkato, speciale aprobi diskretecon pri ekonomia aktiveco al respublikaj registaroj.

La 1-an de septembro 1990, Supera Soveto de RSFSR aprobis programon kun ĝiaj jurprojektoj. Tamen, koncepto "malcentrigo de ekonomio" provokis opozicion de federaciaj ministroj kiel Prezidanto de Soveto de Ministroj, Nikolaj Riĵkov. Kiel rezulto de koncesio, Gorbaĉov miksis programon 500 tagoj kun programo de Riĵkov, "Ĉefaj direktoj de disvolviĝo".

Multaj reformistaj ekonomikistoj, kiel Stanislav Ŝatalin partoprenis en tiu programo: ankaŭ estontaj ekonomiburokratoj de Rusio, kiel Gregorij Jablinskij (rusia politikisto), Jevgenij Jasin (ministro pri ekonomio 1994-1997), Miĥail Zadornov (ministro pri financo 1997-1999) partoprenis en tiu programo.

Koncepto redakti

Programo enhavas tri konceptojn:

  • Privatigo de ŝtatpropraĵoj
  • Malcentrigo de komandekonomio
  • Starigo de favora kondiĉo por privata negoco

Por komprenigi tiujn konceptojn, programo proponis etapan planon en 4 etapoj kun aldonaj jurprojektoj:

  • 1-a etapo (0-100 tagoj): Preparo de privatigo de nemoveblaĵoj (domo, plugebla tero, ktp.) kaj malgrandaj entreprenoj (vendejo, bieno, ktp.), transiro de grandaj entreprenoj al akcia kompanio. Lokaj sovetoj preparas privatigon de sia propraĵo kaj anoncas pri vendado. Reto de respublikaj bankoj kiel Rezerva Sistemo de Usono anstataŭigas sovetan centran bankon, Ŝtatbanko de USSR. Por kreado de Rezerva Sistemo de Sovetunio, programo proponis jurprojekton "pri Rezerva Sistemo de Sovetunio".[1]
  • 2-a etapo (100-250 tagoj): Liberaligo de prezo. Post kiam la prezo estas decidita, popolo povas aĉeti kaj vendi materialojn tra merkato.[2]
  • 3-a etapo (250-400 tagoj): Stabiligo de merkato. Liberaligo de prezo neeviteble kaŭzas rapidan kreskon de prezoj kaj inflacion de monunuo pro mallimigo de prezo. Dum tiu etapo, registaro administras monunuan kaj impostan politikon por stabiligi prezojn kaj inflacion.[3]
  • 4-a etapo (400-500 tagoj): Komenco de kresko. Dum tiu etapo, registaro stabiligas merkaton. Post kiam merkato stabiliĝis, nacia ekonomio finas transiron al kapitalisma ekonomio. Post la stabiligo, popolo povas komenci ekonomian aktivecon en stabiligita merkato.[4]

La konceptoj de programo estas ofte komparita kun rapida ekonomia reformo de Jegor Gajdar, kio estas konata kiel "Ŝoka Terapio". Tamen kontraste al Ŝoka Terapio, programo 500 tagoj intencis etapan enkondukon de kapitalisma sistemo en soveta ekonomio: Ŝoka Terapio intencis rapidan transiron de ekonomio laŭ teorio de novliberalismo.

Referencoj redakti

  1. Raporto "Transiro al merkato" (ruse), 1990. p.46-53, p.237-250.
  2. Raporto "Transiro al merkato" (ruse), 1990. p.53-56.
  3. Raporto "Transiro al merkato" (ruse), 1990. p.56-59.
  4. Raporto "Transiro al merkato" (ruse), 1990. p.59-61.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti