53-a Brazila Kongreso de Esperanto
Esperanto-renkontiĝo en Kuritibo, Brazilo
La 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Kuritibo, Paranao inter 31-a de majo kaj 3-a de junio 2018. Samtempe kaj samloke okazis la 38-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso. La ĉefa temo por diskutoj estis "Esperanto: kapabligo por instruado, esploro kaj etendiĝo".

La kongreso okazis en la kampuso de la universitato UNINTER, kaj kelkaj programeroj okazis en la najbara kulturcentro Memorejo de Kuritibo (Memorial de Curitiba). Dum la kongreso estis Esperanto-KER-ekzameno,[1] ekskursoj[2] kaj kurado en la parko Tingui.[3]
Entute, 240 homoj partoprenis, kaj 40 el ili estis gejunuloj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo.[4]
Referencoj
redakti- ↑ KER-ekzameno.
- ↑ EXCURSÕES (EKSKURSOJ).
- ↑ I Corrida e Caminhada Esperanto.
- ↑ BEJK 2018: Kuritibo neforgeseblos!. BEJO. Arkivita el la originalo je 2018-06-27. Alirita 2018-06-27 .