63-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 63-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a ĝis 29-a de aŭgusto 2004 en Bilbao, Hispanio kaj samtempe okazis la 6-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. Partoprenis ĝin 284 esperantistoj el 24 landoj.

La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj ekzemple al Gerniko aŭ tra la rio de la rivero Nervión. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la eŭska laborista movado (Tonjo del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik).