Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

A. M. Grillon estis francdevena[1] usona esperantisto kaj lingvoinstruisto. Li loĝis en Filadelfio (Pensilvanio), kie li instruis la francan kaj hispanan lingvojn interalie en Central Manual Training School and School of Industrial Art.[1] Cetere, en School of Industrial Art li estris la fakon pri modernaj lingvoj (School of Modern Languages), kaj lia edzino (naskita Schmidt) tie instruis la germanan lingvon.[2]

A. M. Grillon
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Grillon estis verŝajne la unua esperantisto en Filadelfio. La loka Esperanto-klubo, kiun li fondis, estis tiam unu el la plej aktivaj en Usono.[3] En 1906 li estis unu el la vicprezidantoj de American Esperanto Association.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Scott Nearing: The Making of a Radical. A Political Autobiography.
  2. Industrial supremacy. An address delivered at the annual commencement of the Pennsylvania Museum and School of Industrial Art, in Horticultural Hall, Philadelphia, June 9, 1898.
  3. Artikolo Pioneers of Esperanto, aperinta la 4-an de aŭgusto 1907 en la novjorka gazeto The Sun.
  4. Amerika Esperantisto, septembro 1907, paĝo II.