ACARSAKARS (angle Aircraft Communications, Addressing and Reporting System / Aviadila Komunika, Adresa kaj Raporta Sistemo) estas aŭtomata daten-komunika sistemo inter aviadiloj kaj surteraj stacioj. Ĝi funkcias de 1978.[1]

ACARS distingas inter tri tipoj de mesaĝoj:

  • Aer-trafika regado (Air Traffic Control, ATC): Tiaj mesaĝoj koncernas ekzemple flug-trafikajn permesojn, ili estas uzataj aldone al aŭ anstataŭ voĉa radia komunikado.
  • Aeronaŭtika mastruma regado (Aeronautical Operational Control, AOC) okupiĝas pri la teknika stato de aviadilo, sed ankaŭ pri veteraj informoj. Ili ampleksas regulajn aŭtomatajn raportojn de aviadiloj.
  • Flugkompania administra regado (Airline Administrative Control, AAC) temas ekzemple pri mendado de pasaĝeraj manĝaĵoj. Ankaŭ eblas sendi tekstan mesaĝon al la stiristoj.

Teknike ACARS uzas unu el tri komunikaj vojoj, depende de la cirkonstancoj:

  • Altfrekvenca radio (VHF), limigita per la tersurfaca kurbiĝo, ĉar nur rektlinia
  • Satelita telefonado, kiu ne funkcias proksime de la polusoj
  • Altfrekvenca Daten-Ligilo (angle High Frequency Data Link, HFDL), sistemo kiu komence komplementis la satelitan komunikadon proksime de la polusoj, sed nun estas pli vaste disponebla.

Referencoj redakti