ALIAciklo estas asocio en Rébénacq (Pyrénées-Atlantiques, Francio) kiu produktas kuŝbiciklojn. La asocio emfazas orientiĝon al rimedoj lokaj prefere al malproksimaj por ŝpari energikostojn ligitajn al longdistanca transporto de varoj. ALIAciklo dissendas informilojn kaj reklamilojn rete kaj papere en la franca kaj en Esperanto.

ALIAciklo kuŝbiciklo

En 2009 kaj eko de 2010, la organizo estis firmao. En majo 2010 ĝi aliiĝis al franca asocio laŭ leĝo de 1901.

Ano de la asocio Marc Pleysier plenumis en julio-septembro 2009 rondvojaĝon[1] tra tuta Francio per unu el la produktitaj kuŝbicikloj "ALIAunu", por diskonigi la firmaon, ties produktojn kaj prizorgi komercajn kontaktojn.

Notoj redakti

  1. ALIArondiro[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti