A Contract with God

A Contract with God (Dia kontrakto) kaj pli precize A Contract with God and Other Tenement Stories estas grafika novelo de la usona bildliteraturisto Will Eisner publikigita en 1978. La malgranda historio temas pri la vivo de malriĉaj judaj roluloj kiuj loĝas en loĝejaro en Novjorko. Eisner produktis du sekvantaĵojn en la sama loĝejaro: nome A Life Force en 1988, kaj Dropsie Avenue en 1995. Kvankam la termino "grafika novelo" ne originiĝis ĉe Eisner, tiu libro ja estas konsiderata kiel tiu kiu popularigis ties uzadon.

A Contract with God
grafika novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Will Eisner
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1978
Ĝenro grafika novelo
Loko de rakonto Nov-Jorkio
vdr
A photograph of an elderly man, seated and wearing a light-gray suit and tie.
A Contract with God plialtigis la statuson ene de la bildliteratura komunumo de Will Eisner.

Kvar apartaj historioj formas la libron: nome en "A Contract with God" religia viro rezignas sian fidon post la morto de sia juna adoptita filino; en "The Street Singer" (La surstrata kantisto) eks-kantostelulino klopodas seksallogi malriĉan, junan surstratan kantiston, kiu klopodas ekhavi profiton el tio; ĉikana rasisto estas kondukita al memmortigo post falsaj akuzoj de pedofilio en "The Super" (La superul); kaj "Cookalein" interplektigas la historiojn de kelkaj roluloj kiuj feritempas en la montoj Catskill. Tiuj historioj estas laŭteme ligitaj kum motivoj de frustracio, desaponto, perforto, kaj aferoj pri etna identeco. Eisner uzas grandajn, unukolorajn bildojn kiel plin drama perspektivo, kaj emfazas la vizaĝojn esprimojn de la karikaturigitaj roluloj; malmultaj paneloj aŭ bilderoj havas tradiciajn bordojn ĉirkaŭ ili.

Photograph of tenement buildings in the Bronx
La historioj de A Contract with God derivas el la memoroj de Will Eisner el sia infanaĝo en kvartalo de loĝejaroj en Bronkso.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Andelman, Bob (2005). Will Eisner: A Spirited Life. M Press. ISBN 978-1-59582-011-2.
  • Baigell, Matthew (2007). Jewish Art in America: An Introduction. Rowman & Littlefield. ISBN 978-0-7425-4641-7.
  • Beeber, Steven Lee (2008). The Heebie-Jeebies at CBGB's: A Secret History of Jewish Punk. Chicago Review Press. ISBN 978-1-55652-761-6.
  • Brod, Harry (2012). Superman Is Jewish?: How Comic Book Superheroes Came to Serve Truth, Justice, and the Jewish-American Way. Free Press. ISBN 978-1-4165-9845-9.

Eksteraj ligiloj redakti