Aba (mitologio)

Laŭ la helena mitologio, AbaAbo (helene Ἄβα, latine Aba) estis najado, nimfo rilata al fonto aŭ puto en la urbo Ergisko, en Kikonio (orienta Trakio).

Aba
Informoj
Sekso ina
Patro Evroso (mitologio)
Kunulo Pozidono
Infanoj Ergiscus
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Supozeble ŝi estis filino de la dio de la rivero Evroso, kiu trafluas la regionon. El sia amrilato kun Pozidono ŝi naskis Ergiskon, de kiu devenas la nomo de la urbo laŭ la Suido.

Eksteraj ligilojRedakti