Abbot Augustus Low

usona inventisto

Abbot Augustus Low (Gus Low) (18431912) estis entreprenisto kaj inventisto el Broklino, kiu vivis en Kantono St. Lawrence (Nov-Jorkio). Low estis proprietulo de la Horseshoe Forestry Company. Li estas konsiderata kiel la inventisto de la paperpecigilo.

Abbot Augustus Low
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1843 (1843-11-30)
Morto 1-an de januaro 1912 (1912-01-01) (68-jaraĝa)
Familio
Patro Abiel Abbot Low
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto
vdr

Low estis inventisto kaj posedis diversajn patentojn, kiel rimedon por konservi aceran sukeron, motoron, ellas-sistemon, ekbruligilon kaj botelon. Low registris patentpeton en 1909 por "paperujo" kiu verŝajne estis la unua paperpecigilo. Ĝi ricevis la usonan patentan numeron 929.960 la 31-an de aŭgusto 1909, sed neniam estis fabrikita. Kiam Low mortis, la sola inventisto kun pli da patentoj registritaj ol li estis Thomas Edison.