Absoluta nulo de temperaturo

la plej malvarma ebla temperaturo
(Alidirektita el Absoluta nulo)

Absoluta nulo estas la plej malalta temperaturo akirebla en la Universo. Je tiu temperaturo, entropio ankaŭ nulas, kvankam materio daŭre posedas energio, pro kvantummekanikaj kialoj.

Laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj, ĝi korespondas al temperaturo 0 K, laŭ la kelvina skalo, kaj −273.15 °C laŭ la celsia skalo.

Kvankam, el teoria vidpunkto, materio ne malvarmigeblas ĝis la temperaturo 0 K,[1], sciencistoj klopodas akiri temperaturojn kiel eble plej proksimaj al ĝi, ĉar tiam materio montras kvantumfizikajn ecojn kiel superkonduktecosuperfluideco. En la jaro 2000, la Teknologia Universitato de Helsinko siadire akiris la temperaturon 100 pK (pikokelvinoj, 1-10 K), la plej malalta temperaturo iam homprodukita.

Historio redakti

Unu el la unuaj proponantoj de la ideo pri "absoluta nulo" estis Robert Boyle, en sia verkaĵo New Experiments and Observations touching Cold (1665).

Referencoj redakti

  1. Davies, Jeremy Dunning. (1996) Concise Thermodynamics. Horwood Publishing, p. 43. ISBN 1898563152.