Adamo kaj Eva - Malgranda Romano por Komencantoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adamo kaj Eva - Malgranda Romano por Komencantoj estas malgranda instrua romano verkita de fizikisto kaj verkisto János Sárközi. Ĝi estis publikigita en 1993. Pro la uzado de la plej oftaj esperantaj vortoj kaj facila gramatiko, la libron oni rigardas ĝusta legado por komencantoj t.e. Esperanto-lernantoj, kiuj jam scias pli ol la plej oftajn 400 vortojn.

Skizo redakti

La romano rakontas historion de du malsamnacianoj - 19-jara knabo, Adamo, kaj 17-jara knabino, Eva. Ili renkontiĝis hazarde en stacidomo kie Adamo demandas al ŝi adreson. Helpante Adamon, ŝi vojaĝas kun li kaj montras al li teatron - celita loko de Adamo. Tie ili disiĝas sed antaŭ la disiĝo, ili promesas ke ili renkontos la venontan semajnon.

Dum ilia unua renkonto, Eva sugestas al Adamo ke li lernu Esperanton ĉar jam ne ekzistas komuna lingvo inter ili por interparoli. Adamo akceptas. Ŝi donas al li lernolibron kaj vortaron de Esperanto, kiun sendis Adamo-nacia esperantisto al Eva pro ŝia peto.

Eva instruas al Adamo Esperanton. Kaj tiu ŝatas la afablan knabinon kaj ekamas ŝin. Ŝi avertas Adamon pro eventuala konfuzo inter subita proksimeco (Adamo nek havas familion sianacie nek havas geamikojn Eva-nacie) kaj amo, citante filozofon Erich Fromm. Nur post multa tempo evoluas sentoj de varmiĝo kaj amo inter ili.

En la fino de la libro, Adamo flugas al sia lando por studi ĉe universitato. Eva komencas sian studjaron. Kvankam ili ploras je disiĝo, ili certas pri estonteca renkonto. Eva diras al Adamo ke li ne promesu ke li alvenos ĉar ŝi volas ke ili renkontu en estonteco pro amo, ne pro promeso.

Roluloj redakti

Adamo redakti

Adamo estas senfamilia, malriĉa enmigranto, kiu laboras en lando de Eva ĉirkaŭ 30 aŭ 31 tagoj ĉiujare. En la fino de romano, li flugas al sia lando por studi ĉe universitato.

Eva redakti

Eva estas afabla, bonkora, kaj helpema persono. Ŝi parolas Esperanton kaj loĝas kun familio en urbo. Ŝi komencas novan studjaron ĉe la fino de la romano.

Amikino de Eva redakti

Samnaciano de Adamo, kiu sendas al Eva lernolibron kaj vortaron de Esperanto por ke Adamo povu uzi ilin. Ŝi estas videbla nur pro korespondado.

Citaĵoj redakti

  • Tamen, kion vi sentas, estas ne amo, sed ĝojo pro fin'iĝo de la sol'eco. Tro longe vi vivis ĉi tie, en fremda lando, soleca sen amikoj, sen varmo de la amo, tial vi tre ĝojas nur pro mia proksimeco. Tion mi bone scias.
    • Eva
  • Ne, ne promesu! Mi petas, ne faru promeson. Aŭskultu! Kaj mi, kaj vi estas ankoraŭ junaj. En la vivo povos okazi multaj aferoj. Mi ne volas, ke vi restu fidela al mi nur tial, ĉar vi estas honesta, kaj nur tial vi plenumus la promeson. Mi ne volas, ke vi sentu devon! Se vi revenos, tio devos esti nur pro amo, nur pro deziro, sed neniam pro promeso!
    • Eva
  • Mal'riĉulo estas ne tiu, kiu havas malmulte da hav'aĵo, sed kiu deziras havi pli multon.
    • Adamo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti