Administracia juĝistaro en Egiptujo

En Egiptujo la administracia juĝistaro, kiu nombras 1100 membrojn, grupiĝas en la Ŝtata Konsilio, kies jurkonfliktan sekcion ĝi konsistigas.

Unuainstance la administraciaj tribunaloj kompetentas nur pri parto de la jurkonfliktoj koncerne la publikan oficistaron. Pri la plimulto de la jurkonfliktoj senpere verdiktas la kvin kortumoj pri administraciaj jurkonfliktoj.

La Administracia Supera Kortumo konsistas el sep ĉambroj, kun po du juĝistaj skipoj: la unua kribras la jurkontestojn, kaj la dua verdiktas pri ili.

La administracia juĝisto povas nuligi la kontestitajn aktojn kaj devigi la administracion pagi damaĝan kompenson.

La du ceteraj sekcioj de la Ŝtata Konsilio rolas kiel konsilantoj. La opinia sekcio ekzamenas la demandojn starigitajn de la ministroj kaj altaj administristoj; la leĝara sekcio estu devige konsultita pri ĉia leĝprojekto.