Administracia juĝistaro en Litovio

En Litovio la administracia juĝistaro konsistas el:

  • unuainstance: kvin regionaj administraciaj kortumoj (lit. apygardos administracinis teismas);
  • apelacie: la Supera Administracia Kortumo; unua- kaj lastinstance pri la aktoj de la centra administracio (lit. Lietuvos vyriausiasis administracinis teismas).
Administracia juĝistaro en Litovio

La Kortumo konsistas el 15 juĝistoj: ilin nomumas la respublika prezidento post opinio de la Justica Konsilio laŭ kondiĉoj pri diplomoj kaj spertoj.

La administracia juĝistaro ricevas plendojn kontraŭ administraciaj aktoj de la publikaj juraj personoj, aŭ kontraŭ ilia senagado. Ili ricevas ankaŭ peton de konformigo de administraciaj aktoj al la leĝo.

Ili povas nuligi la kontestatan akton, ordoni la administracion reformi sian decidon aŭ alpreni iujn decidojn, kaj aljuĝi kompensojn.

Kiam akto estas juĝita kontraŭleĝa, ĝi plejofte iĝas neaplikebla ekde la tago de la kortuma decido. Tamen en iuj cirkonstancoj la nuligo povas retroefiki.

La administracia juĝistaro havas nenian rolon de konsilanto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.