Advanced Dungeons & Dragons: Cloudy Mountain


Advanced Dungeons & Dragons (esperante Avancitaj Drakoj kaj Galerioj) estas agada-aventura videoludo por Intellivision, disvolvita de Mattel Electronics en 1982. Ĝi estis unu el la unuaj videoludoj rilate al la licenco Drakoj kaj Galerioj posedata de TSR, Inc.. Ĝi poste estis renomita kiel Advanced Dungeons & Dragons: Cloudy Mountain (esperante Nuba Monto) por distingi ĝin de ties daŭrigo, Advanced Dungeons & Dragons: Treasure of Tarmin. Ĝi estas la unua kartoĉo por Intellivision, kiu uzas pli ol 4 kilobitokoj de nurlegebla memoro.

Advanced Dungeons & Dragons: Cloudy Mountain

Disvolvo Mattel Electronics
Eldoninto Mattel Electronics
Dato de lanĉo 16-a de aŭgusto 1982[1]
Serio Drakoj kaj Galerioj
Platformo Intellivision
Ĝenro Agada-aventura videoludo[2], rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludregilo
vdr

Intrigo

redakti

En Advanced Dungeons & Dragons, la ludanto devas transiri malfacilan terenon, atingi la ripozejon de rompita krono, kaj restarigi ĝin. Dum la ludo, la ludanto navigas tra hazarde generitaj ĉambroj kaj koridoroj ene de montara pejzaĝo, kolektas objektojn kaj defendas sin kontraŭ monstroj. La sola armilo de la ludanto estas arko kaj sagoj, kiuj povas esti pafitaj en ajna ok direktoj premante la klavojn de la nombro-klavaro sur la Intellivision-regilo.[2]

Ludomaniero

redakti

La ludanto devas esplori serion de hazarde generitaj rulumaj labirintoj, serĉante trezorojn kaj armilojn por venki monstrojn, kaj reakiri la du pecojn de la Krono de Reĝoj. La rapideco de la monstroj kaj la kvanto de disponeblaj sagoj estas determinataj de la nivelo de malfacileco elektita de la ludanto.

La aventuro komenciĝas en kabano ĉe unu flanko de granda sovaĝa mapo. Sur la alia flanko estas granda monto enhavanta la kronon, superkovrita de nuboj kaj loĝata de dormantaj drakoj. Pli malgrandaj montoj kaj geografiaj obstakloj tamen baras la vojon al la fina celo. Iuj montoj estas nealireblaj, dum aliaj ŝanĝas koloron kiam la ludanto alproksimiĝas al ili por indiki ilian malfacilecon.

Kiam la ludanto eniras monton, la ekrano ŝanĝiĝas al supra vido de labirinto de la ĉambroj ene de ĝi. La ludanto estas reprezentata per nigra figuro kun arko, kiu devas moviĝi de unu ĉambro al alia. Ĉambroj kaj konektantaj pasejoj komence ne videblas, sed ili iom post iom lumiĝas dum la ludanto moviĝas. Li devas eviti aŭ detrui monstrojn, kolekti utilajn objektojn, kaj trovi elirejon por reveni al la antaŭa mapo-ekrano. La malfacileco de la monto determinas la specojn de monstroj kaj objektoj, kiujn oni povas trovi interne. La ludanto komencas la ludon kun tri sagoj por detrui monstrojn, sed li povas trovi pli da sagoj dum la ludo progresas.

Kolekteblaj objektoj inkluzivas:

  • Sagportilo : aldonas sagojn al la inventaro de la ludanto.
  • Boato : bezonata por moviĝi laŭlonge de la riveroj sur la mapo.
  • Hakilo : bezonata por moviĝi tra la arbaroj sur la mapo.
  • Ŝlosilo : bezonata por pasi la pordegojn en la muroj sur la mapo.
  • Krono : trovita nur en Cloudy Mountain. Ambaŭ duonoj devas esti trovitaj por venki la ludon.
 
La ludanto ene de labirinto.

Sagportiloj estas troveblaj en ajna monto, dum ĉiu el la aliaj tri objektoj estas troveblaj nur en montoj de specifa koloro (bluaj montoj por la boato, ruĝaj montoj por la hakilo, kaj purpuraj montoj por la ŝlosilo).

Plejmultaj monstroj vundos aŭ mortigos la ludantan figuron ĉe kontakto, sed indikaĵoj de ilia ĉeesto ekzistas en la formo de spuroj aŭ aŭdeblaj signaloj. Araneoj kaj vespertoj ne kaŭzas vundojn, sed araneoj povas ŝteli sagojn de la ludanto ĉe kontakto, kaj la flugado de vespertoj kovros ajnajn sonojn faritajn de aliaj proksimaj monstroj. La ludanto komencas la ludon kun tri vivoj : se vivo estas perdita, nova figuro reaperas en la sama labirinto.

La fina labirinto, Cloudy Mountain, ne havas elirejon. Enirinte ĝin, la ludanto devas trovi ambaŭ duonojn de la Krono de Reĝoj. Ĉiu estas gardata de potenca flugilhava drako. La ludo finiĝas kiam la ludanto aŭ perdas ĉiujn tri vivojn, aŭ rekunmetas la kronon, depende de kiu unue okazas.

Recenzo

redakti

Electronic Games deklaris en 1983 ke "Advanced Dungeons & Dragons [...] pruvas esti inda je la atendado".[3] La ludo ricevis premion en la kategorio de "Plej Bona Aventurludo" de la jaro 1984 okaze de la 5-a jara Arkie Awards, kie la juĝistoj rimarkis, ke ĝi estis "la unua videoluda versio de la rolludo, kiu distris milionojn dum multaj jaroj".[4]

La germana ludorevuo TeleMatch faris tre pozitivan recenzon pri la videoludo, donante al ĝi gradon de unu el ses, kiu estas plej alta en ĝia rangsistemo. La recenzisto ankaŭ deklaris : "en Advanced Dungeons & Dragons, ĉio simple havas sencon. Se vi interesiĝas pri aliaj - kaj mi ripetas : malsuperaj - tiel nomataj aventuraj videoludoj por aliaj sistemoj, vi trovos ke ĉi tiu ludo estas la Plus Ultra".[5] Electronic Fun with Computers & Games donis al la ludo kvar el kvar, deklarante en sia recenzo : "la grafikaĵoj estas bonegaj. La drakoj tre similas al Godzilo [...] ĉiu estaĵo havas sian propran distingan konduton kaj ĉarmon". Tamen ĝi ankaŭ esprimis sian malŝaton pri la manko de taŭga fino.[6]

Levi Buchanan, en retrospektivo de klasikaj videoludoj pri Drakoj kaj Galerioj por IGN, skribis ke "Advanced Dungeons & Dragons estas tre baza aventurludo simila al Adventure por Atari 2600", kaj "fakte uzas tiel malmulte la licencon de Drakoj kaj Galerioj ke oni povus preskaŭ vidi ĝin kiel simplan varmarkan kontrakton, kaj nenion alian".[2]. Li konkludis : "kvankam ĝi havas tiel malmulte komunan intrigon kun la vera universo de D&D, ĝi ankoraŭ restas amuza retro-ludo inda je provo".[2]

En retrospektiva recenzo de Cloudy Mountain en Black Gate, Ty Johnston diris: "entute, tiu originala ludo por Intellivision provizis multe da amuzo kun tio, kio tiam estis konsiderataj allogaj grafikoj. Ĝi ankoraŭ validas hodiaŭ por limigita ludado, kaj ĝi indus vian tempon, precipe se vi estas ŝatanto de klasikaj videoludiloj ĝenerale kaj de Intellivision pli specife".[7] En 1995, la magazino Flux rangigis la ludon je la 31-a loko en sia "Plej Bonaj 100 Videoludoj".[8]

Heredaĵo

redakti

En 2018, ĝisdatigita versio de la videoludo, simple nomata Cloudy Mountain, estis anoncita kiel ekskluziva eldono por Intellivision Amico.[9][10]

Referencoj

redakti
  1. ADVANCED DUNGEONS & DRAGONS® Cartridge.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Levi Buchanan (March 6, 2008) Dungeons & Dragons Classic Videogame Retrospective. IGN. Alirita 2011-03-18.
  3. "The Players Guide to Fantasy Games", Electronic Games, June 1983, paĝoj 47.
  4. Kunkel, Bill; Katz, Arnie (January 1984). "Arcade Alley: The Arcade Awards, Part 1". Video (magazino). Vol. 7, no. 10. Reese Communications. pp. 40–42.
  5. "Advanced Dungeons & Dragons Review". TeleMatch. TeleMatch Verlag. December 1983. pp. 38–39.
  6. "Advanced Dungeons & Dragons Review". Electronic Fun with Computers & Games. Fun & Games Publishing. February 1983. p. 60.
  7. Video game history: Advanced Dungeons & Dragons for Intellivison – Black Gate (2 April 2021).
  8. (April 1995) “Top 100 Video Games”, Flux (4), p. 28. 
  9. Intellivision® Reveals Initial Details For The Upcoming Amico™ Home Video Game Console!.
  10. TommyTallarico on Twitter: "I think @OpenEveryBox Pete liked the little "behind the scenes" sneak peek preview I gave of our @Intellivision Amico Cloudy Mountain game. :)".

Eksteraj ligiloj

redakti