Advanced Packaging Tool

Advanced Packaging ToolAPT estas pakaĵa administrilo uzata de Debian kaj operaciumoj bazitaj sur ĝi (kiel Ubuntu).

Advanced Packaging Tool

Lasta stabila versio 2.7.13
Programlingvo C++
Permesilo GPLv2 aŭ sekva
Retejo tracker.debian.org/pkg/apt
vdr

APT-on oni komence projektis por funkcii per .deb-pakaĵoj en Debian-sistemoj, sed nun estis adaptita por funkcii per pakaĵoj Red Hat Package Manager per la ilo apt-rpm, kaj por funkcii en aliaj operaciumoj kiel Mac OS X (vidu Fink). En sistemoj havantaj pakaĵ-mastrumadon bazita sur la formato .deb, kiel Debian, APT estas interfaco por dpkg.

Fontoj redakti

La deponejo de la projekto Debian enhavas pli ol dekmilon da disponeblaj pakaĵoj. Por ekhavi aliajn pakaĵojn, aliaj deponejoj aldoneblas al APT-fontoj (listigitaj en la dosiero /etc/apt/sources.list). Problemoj povas okazi, kiam pluraj fontoj ofertas samnomajn pakaĵojn. Sistemoj kun tiaj potencialaj konfliktoj povas uzi APT-markojn por kontroli, kiuj fontoj preferindas.

Aldone al retaj deponejoj, lumdiskoj kaj aliaj datumportiloj uzeblas kiel APT-deponejoj. Elŝuteblaj Debian-lumdiskoj enhavas APT-deponejojn. Tiel senretatingaj sistemoj povas ĝistatiĝi.

Pakaĵmastrumaj programaroj redakti

 
Synaptic

Pluraj grafikaj interfacoj por APT ekzistas, interalie:

apt-get redakti

apt-get estas la pakaĵmastruma programaro en komandlinia interfaco provizita kun la pakaĵo apt de debian. Ĝi estas verŝajne la plej uzata programo.

Ekzemple, por instali pakaĵon oni tajpas apt-get install pakaĵon, por forigi ĝin apt-get remove pakaĵon, kaj por ĝisdatigi la fontojn apt-get update.

Vidu ankaŭ redakti