Aero-movata aŭtomobilo

Aero-movata aŭtomobilo (aero-aŭto) estas aŭtomobilo, kiu estas movita per kunpremita aero. La aŭton produktas la barata konzerno Tata kaj estis evoluigita fare de la entrepreno de inĝeniero de Forma-1, Guy Négre.

Tata/MDI OneCAT

Guy Négre ekokupiĝis pri la teknologio komence de la 1990-aj jaroj kaj fondis la luksemburgan firmaon MDI, kiu okupiĝas senescepte pri alternative movataj veturiloj.

La aero-movata aŭtomobilo uzas kunpremitan aeron por movi piŝtojn de la motoro. Oni planas la unuajn vendojn de la aŭto en dua duono de 2008, en Barato. La modelo CityCat kapablas je rapido de 110 km/h kaj havas la atingopovon per unu fueluja plenigo je 200 km.

La plenigo de la fuelujo okazas dum minutoj kaj kostas ĉ. 2 eŭrojn. Se ne ekzistas aparta speciala fuelvendejo en la ĉirkaŭaĵo, la aŭtomobilo povas sin plenigi per la enkonstruita kompresoro dum maksimume kvar horoj. La karoserio de la aŭto estas el vitrofibroj.

Oni planas ankaŭ hibridajn versiojn (benzina + aera movo).

Eksteraj ligiloj redakti