Agamio
La Agamio[1] (Psophia crepitans), konata surloke ankaŭ kiel trumpetisto, agamí, aramí, jacamín aŭ yacamí, estas birdospecio de la familio Psofiedoj (Psophiidae) kiu loĝas nur en Amazonio, Kolombio, Venezuelo, Brazilo kaj nordorienta Peruo. Tiu birdo alvokas per laŭta, basa sono aŭdebla dedistance, pro kio ĝi estas ofte aldomigita fare de indiĝenoj por ke ili utilu kiel gardistoj; krome oni atribuas al ili kapablon fortimigi kaj kapti serpentojn.
Agamio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Psophia crepitans en Frankfurta Bestoĝardeno.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio kaj sistematiko
redaktiLa taksonomio de Agamio aŭ grizflugila trumpetisto estas ne ankoraŭ definitiva. La Internacia Ornitologia Komitato (IOK), La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society, kaj la taksonomio de Clements atribuas al ĝi tri subspeciojn: nome la nomiga P. c. crepitans, P. c. napensis, kaj P. c. ochroptera. Kelkaj fakuloj traktas P. c. ochroptera kiel subspecio de la Blankflugila psofio (P. leucoptera) kaj la Handbook of the Birds of the World de BirdLife International traktas ĝin kiel aparta specio, kiel okraflugila trumpetisto.[2][3][4][5] Krome, estis ioma sugesto ke la aliaj du subspecioj postulas traktadon kiel specio.[6]
Tiu artikolo sekvas la modelon de la tri subspecioj.
Priskribo
redaktiĜi estas 48 ĝis 56 cm alta kaj pezas averaĝe 1,3 kg. La korpo estas rondoforma; la longaj kaj fortaj gamboj estas adaptitaj al kutimoj precipe surteremaj; la longa kolo kaj la flava mallonga beko estas karakteraj. La plumaro estas nigra aŭ bluecnigra kun grizaj flugiloj. Rare ili flugas kaj nur por mallongdistance. Ili kapablas naĝi.
Ili distingiĝas facile disde aliaj samgenraj specioj laŭ la koloro de la flugiloj: Psophia viridis havas pli malhelajn flugilojn, dum Psophia leucoptera havas pli blankecajn flugilojn.
Referencoj
redakti- ↑ PIV en NPIV Alirita la 10an de decembro 2024.
- ↑ Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (Aŭgusto 2022). "Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin". IOC World Bird List Versio 12.2. International Ornithologists' Union. Alirita la 30an de Novembro 2022.
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. https://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCBaseline.htm Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elkŝutita el [1] Alirita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [2] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ (2011) “A palaeobiogeographic model for biotic diversification within Amazonia over the past three million years”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279 (1729), p. 681–689. doi:10.1098/rspb.2011.1120.