En etologio, Agonia kutimaro estas ĉiu ajn socia kutimaro rilata al luktado. Tiele ĝi estas pli larĝasence ol agresema kutimaro ĉar ĝi inkludas ne nur faktan agreson sed ankaŭ minacojn, memmontrojn, retiriĝojn, agresfrontadon kaj repacigon. La termino estis stampata de Scott kaj Fredericson en 1951.[1] Agonia kutimaro estas komprenata ĉe multaj animalaj specioj ĉar rimedoj kiaj manĝo, ŝirmo kaj partneroj estas ofte limigitaj.

Rita agonia kutimaro inter maskloj de Zygoballus sexpunctatus

Kelkaj formoj de Agonia kutimaro okazas inter kontraŭuloj kiuj konkurencas por aliro al samaj rimedoj, kiaj manĝo aŭ partneroj. Aliajn fojojn ĝi implicas testojn de forto aŭ minacomontro kiuj ŝajnigas ke la animalo aspektas pli granda kaj fizike pli sana, kio povas permesi ĝin akiri la rimedon antaŭ okazo de fakta batalo. Kvankam la Agonia kutimaro varias inter specioj, agonia interagado konsistas el tri tipoj de kutimoj: minaco, agreso, kaj submeto.[2] Tiuj tri kutimoj estas funkcie kaj fiziologie interrilataj kun agresa kutimaro kvankam for de la mallarĝa difino de agresa kutimaro. Dum tiuj kutimoj povas esti vidataj unuope en interagado inter du animaloj, ili kutime okazas laŭ sekvenco el komenco al fino.[3] Depende de disponeblo kaj gravo de rimedo, la kutimaro povas gami el mortolukto al multe pli sekura rita kutimaro, kvankam rita aŭ memmontrada kutimaro estas plej komunaj formoj de Agonia kutimaro.[3]

Referencoj redakti

  1. Barrows, Edward. (2001) Animal Behavior Desk Reference. Florida: CRC Press LLC.
  2. Manning, Aubrey. (1998) An Introduction to Animal Behavior. Cambridge University Press.
  3. 3,0 3,1 (1986) “Agonistic Behavior in Food Animals: Review of Research and Techniques”, Journal of Animals Science 62 (4).  Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-18. Alirita 2012-07-14.