Akvoŝososevoŝoso estas ŝoso, kiu post vundiĝo aŭ post la ŝanĝo de la lumo el dormanta burĝono elkreskas. Sevoŝosoj havas ofte pli grandajn kaj aŭ aliformajn foliojn. Ili aperas ofte ne en faskoj. Ilia apero kaŭzas ekzemple ĉe kverko malaltigon de la kvalito. Ankaŭ aliaj foliarboj inklinas al formado de sevoŝosoj, ekzemple poploj, ulmoj, aceroj kaj fraksinoj, sed ankaŭ larikoj kaj abioj. La el sevoŝosoj kreskantaj pli dikaj branĉoj estas nomataj “slevobranĉoj”.

En la fruktkultivado oni nomas fortajn, preskaŭ vertikalajn ŝosojn „akvoŝosoj“ sur kiuj kreskas horizontalaj branĉoj. Tiuj ŝosoj estas depende de la pozicio lasataj por formi novan akson aŭ estas fortranĉita, se ili kreskas tiel, ke ĝi donas tro da ombro al la interno de la arbo. El tiuj ŝosoj povas fariĝi valoraj fruktbranĉoj.

Fonto redakti

  • Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten. Eldonejo Nikol. Hamburg. 2002 ISBN 3-933203-53-8, paĝo 565