Aleŭrolito
Aleŭrolito (de greke άλευρον — faruno kaj greke λίθος — ŝtono) estas la malmola sedimenta rokaĵo, kiu formiĝas el aleŭrito dum ŝtoniĝo.
Aleŭrolito | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Tipo | sedimentaj rokaĵoj |
Konsisto
redaktiĜi konsistas el grajnoj de neregula formo, 0,01—0,1 mm (laŭ aliaj datumoj — 0,005—0,05 mm). Surbaze de la formoj oni klasifikas tri tipojn: la grandgrajnaj, la diversgrajnaj, la etgrajnaj[1]. Kiel bazo de aleŭrolito servas kvarco, krome povas ĉeesti partikloj de feldspatoj, aluminoj, foje karbonatoj kaj hidroksidoj de fero.
Elminigado
redaktiOni elminigas aleŭrolitojn ĉefe por produktado de cemento kaj konstruado de ĝardenaj padoj. Ĝi troveblas en karbonminejoj inter tavoloj de ŝtonkarbono.
Referencoj
redakti- ↑ Алевролит (ruse). Большая энциклопедия нефти и газа. Arkivita el la originalo je 2013-03-24. Alirita 2013-03-07.