Aleksandraj Pordoj

(Alidirektita el Aleksandraj Pordegoj)

La Aleksandraj Pordoj estis legenda bariero supozite konstruita de Aleksandro la Granda en Kaŭkazio por forteni la necivilizitajn barbarojn de la nordo (tipe asociajn kun Gog kaj Magog) el invadi la landon je la sudo. Tiuj pordoj estis populara temo en veturliteraturo de la Mezepoko, starte per la Aleksandra Romanco en versio el eble de la 6a jarcento. La muro estis ofte identigita kun la Kaspiaj Pordoj de Derbent, Rusio kaj kun la Darial-trapasejo aŭ Dariel.

Darial-trapasejo antaŭ 1906

Alternativa teorio ligas ĝin al la tiele nomita "Aleksandra Muro" (nome la Granda Muro de Gorgan) ĉe la sudorienta bordo de la Kaspia Maro, 180 km el kio estas konservita ankoraŭ nuntempe, kvankam ĉe tre povra stato de riparado.[1]

Notoj redakti

  1. Kleiber 2007.

Referencoj redakti

  • Miĥail Artamonov. "Ancient Derbent" (Древний Дербент). en: Soviet Archaeology, №8, 1946.
  • Katarzyna Kleiber, 'Alexander's Caspian Wall – A Turning-Point in Parthian and Sasanian Military Architecture?', Folia Orientalia, vol. 42/43 (2006/07), pp. 173–95

Eksteraj ligiloj redakti