Fari alglualbumonskraplibron (de la angla termino scrapbooking), estas ŝatokupo, en kiu oni kreive algluas bildojn kaj aliajn dekoraciojn en albumo.

Ekzemplo de alglualbumo aŭ 'skraplibro'

Historio redakti

Scrapbooking originis de Ameriko en la stato de Utaho kaj ekzistas jem ekde ĉirkaŭ 1826. Ĉio komenciĝis per la libro "Manuscript Gleanings and Literary Scrapbook" verkita de John Poole. La libro estis kolekto de poemoj kaj gravuraĵoj. John Poole ankaŭ donis konsilojn pri kiel kolekti kaj organizi eltondaĵojn. Temis pri presitaj paperpecoj, ofte kun ornamita dezajno. La unua skraplibro, kiu estis prezentita, estis kun memoraĵoj el sekigitaj floroj, tranĉita papero, ombroj, moneroj, enigmoj, poemoj ktp.

Teknikoj redakti

Pro la usona deveno de la skraplibra farado multaj terminoj rilate al ĝiaj teknikoj estas en la angla.

Uzo de materialoj redakti

La kutima formato estas 12" x 12"= 30,5 x 30,5 cm. Tiu mezuro estas ankaŭ la kutima mezuro de la paperfolioj. Ekzistas ankaŭ malgrandaj albumoj kun formato 6" (15 x 15 cm) kaj 8" (20 x 20 cm).