Alibio (latine: alibi aliloke) estas pruvo ke iu ne estis sur la loko de krimo. Ĝi estas grava rimedo por pruvi la senkulpecon de iu kiun oni suspektas de krimo. Ekzemple temas pri alibio kiam diversaj atestantoj deklaras ke iu estis en kafejo vidita de personoj dum krimo aliloke okazis. Pro tio la polico certas ke la koncerna persono ne rekte rilatas al la afero.

Havo kaj pruvo de alibio konsistas el granda parto de esplorado pri krimoj kaj krimintoj. Tio okazas kaj en realo kaj en fikcio: krimromanoj, krim-filmoj ktp.