Alice Berg estas fikcia figuro el la romano Metropoliteno, kiu akompanas la junan rusan inĝenieron.

Alice Berg
homo
Informoj
Sekso ina
vdr

Estas supozoj, ke Alice Wiebach (1906-2000), poste edzino de Ludwig Schödl estis la modelo.

Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein. Ili estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas la difektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika. Ŝiaj konturoj estas molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris, kiel ino.

[...]

— Vi memorigas al mi iun, kamaradino Berg!

Mi mediteme kaj fikse esploras la trajtojn de ŝia vizaĝo.

— Sed mi ne povas rememori, kiun nome!

— Mi petas, diru simple, Alice, sed ne kamaradino Berg!

Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi etajn brilajn dentojn.

— Ĝis vi trovos la ĉambron, — diras Erich, — vi povas loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni aranĝos tion kun Otto, jen kun tiu bubo el Noj-Kölna kvartalkomitato.

— Ĉu ne estas malpermesate?

Otto, blankhara junulo kun ridantaj okuloj, vigle kontraŭdiras:

— He, Genosse, ĉi tie multo estas malpermesata! Mia edzino Berta sendube citus al vi la rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon studas). Kiel oni diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..

Tiel renkontis min Berlino. Amikece. Kaj pro tio mi kredas, ke ĉi tie atendas min io granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.