AllNoun estas planlingvo, kreita de Tom Breton en la fino de 20-a jarcento. La nomo signifas "Ĉio estas substantivo". Sed AllNoun ne estas tutsence lingvo, ĉi tio estas vere nura gramatiko. Ĝi ne estas apriora lingvo, sed uzas anglan vortprovizon (oni povas ankaŭe uzi subtantivojn de alia lingvo anstataŭe, la ĉefa ideo ne suferos pro ĉi tio).

La aŭtoro rezignis pri la projekto ial. Ŝajnas, ke la lasta versio estis 0.8 (la 1995a jaro), Breton ial preferis komenci versiojn nule.

Reguloj redakti

La gramatiko uzas kvar logikajn operaciilojn:

  • dupunkto :
  • maldekstra krampo (
  • dekstra krampo )
  • "eligilo" ^ (helpas akiri parton de enhavata frazo al enhavanta frazo)

Ĉiu frazo estas inter krampoj kaj havas kelkajn partojn, el kiuj ĉiu estas pli simpla frazo (aŭ vorto) kun dupunkto kaj klarigo ("rolo"), ekzemple: "dog:thief". Unu el la partoj devas havi la rolon "whole", ĉi tio signifas, ke la parto estas ĉefa senco de la frazo (t. e., la parto estas predikato, restaj partoj estas argumentoj). Ekzemple: (steal:whole dog:thief bread:lose)=Hundo ŝtelis panon (Okazis ŝtelo, ĉe kiu ŝtelanto estis hundo kaj pereanto estis pano). Dank' al tio, ke la angla lingvo sufiĉe permesas krei substantivojn por ĉio, Breton sukcesis bazi ĝin sur la angla vortaro. Ekzistas nure kelkaj malkomfortaĵoj: "me" aŭ "I", "dark" aŭ "darkness", ktp.

Ekzemploj redakti

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):patient)=Mi intencas piki tiujn tomatojn
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):intention)=Mia intenco estas piki tiujn tomatojn
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=Mi komprenas AllNoun'on
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=Mi komprenas AllNoun'on ĝisfunde
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=Mi ne komprenas AllNoun'on ĝisfunde

Mallongigoj redakti

Pro tre multo da krampoj aŭtoro proponis eskapi flankajn krampojn:

  • .intention me (pick me (many tomato that.=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • .me (pick:whole me (many tomato that)):intention.=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)
  • .understand me AllNoun complete:how ) false.=((understand me AllNoun complete:how ) false)

Krome, aŭtoro proponis uzi vortordon kaj eskapi la klarigon "whole":

  • Se ekzistas krom "whole" aliaj partoj, la parton "whole" metu antaŭen
  • se "whole" esprimeblas per verbo kaj ĉe ĉi tiu esprimo ekzistas subjekto kaj objekto, subjekton ("agent") metu antaŭ objekton ("patient")

Ekzemploj:

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient))=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient):intention)=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=(act-of-understanding I AllNoun)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=(act-of-understanding I AllNoun thorough-thing(s):manner)
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=((understand me AllNoun complete:how) false)

Do ĉi tiu vortordo similas la vortordon VSO.

Krome, aŭtoro proponis uzi la signon "m" anstataŭ la vorton "something", ekzemple: (man:whole m:^arm)=Homa brako

Logikeco de AllNoun redakti

Oni ĝin nomas logika, kiel Loĵbanon, ekzemple, sed ĉi tio estas klarigenda, ĉar anglajn substantivojn por AllNoun aŭtoro neniom elektis, ĉiu rajtas elekti kion li volas. Eĉe se orderigi elekton de anglaj substantivoj angla vortprovizo malmulte taŭgas, ĉar multo da anglaj vortoj estas plursignifaj (Breton aktive uzis streketan anglan manieron, por krei substantivojn, kiuj estas nursignifaj, pro ĉi tio naskiĝis tre strangaj substantivoj, ekzemple, "act-of-looking-for"). Logika lingvo necesas specialan vortaron. Eble, la kutimo nomi la lingvon AllNoun logika aperis pro tio, ke gramatiko estas komputileska.

Breton unue precizigis gramatikon, kiu similas al komputika lingvaĵo (se forgesi Loĵbanon, kies gramatiko estas malsimpla pro tio, ke Loĵbano estas por la voĉa parolo ne nure por la skriba). Breton kreis la projekton ĉe la 1995a jaro. Tiam ne naskiĝis ankoraŭe la lingvo XML (ĉirkaŭ la 2008a jaro), kiu havas saman ideon (sen "eligiloj"), sed jame ekzistis la lingvo HTML kaj Breton meme rakontis, ke lia projekto similas la lingvon HTML (ĉiu frazo estas kodero, ĝian rolon oni povas mesaĝi atribute). Interese, ke Breton intencis krei lingvon por programi komputilojn homeske, "Fyre", kies gramatiko estas de AllNoun. Ĉu estas Breton aŭtoro de XML aŭ ne, estas diskutinda, ĉar ideo de XML estas simplega kaj, eble, multon da aŭtoroj havas, sed tio, ke nune malmulto da homoj konas s-ron Breton, bedaŭrindas.

Prononco redakti

Interese, ke la aŭtoro eĉ kreis regulojn por prononci frazojn de sia lingvo. Sed, ŝajnas, ke ĉi tiom malfacila maniero taŭgas nur por paroli kun komputiloj.

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.panix.com/~tehom/allnoun/allnoun.htm