Alois Nebel estas la titolo de komiksa novelo en tri partoj de Jaroslav Rudiš kaj Jaromír Švejdík. La tri volumoj Bílý potok (2003) Hlavní nádraží (2004) kaj Zlaté Hory (2005) eldonitis en ĉeĥa lingvo. Tradukoj ekzistas ĝis nun en la francan, la polan kaj la germanan.

Alois Nebel
grafika novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Jaroslav Rudiš, Jaromír Švejdík
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
vdr
Stacidomo de Horní Lipové, kiu modelis por la Weißbach-stacio en la filmo.

Enhavo redakti

Alois Nebel estas stacidomestro de malgranda fervoja stacio de Bílý Potok, vilaĝo malfacile alirebla ĉe la landlimo pola-ĉeĥa en la montaro Hrubý en Ĉeĥa Silezio.

La ununura ŝatokupo de li estas la kolekto de malnovaj horartabuloj. Kiam nebulo aperas Nebel ekvidadas vagonarojn kun fantomoj kaj ombroj de la malhela historio de Centra Eŭropo: la tempo de la Dua mondmilito, la forpelo de malplejmultoj el Ĉeĥoslovakio kaj de soveta okupado. Li finfine estis sendita al psikiatria hospitalo. Tie li konatiĝas kun silentemulo, kiu estis arestita pro la provo transpaŝi la landlimon. Li nevole igas Alois ekbatali la demonojn, kiu finfine trovos amikinon. La silentemulo kontraŭe iĝas mem murdisto, venĝante krimon faritan en 1945.

Filmado redakti

En la jaro 2011 la ĉeĥa reĝisoro Tomáš Luňák adaptis la novelaron al la ekrano laŭ moderna tekniko kombinanta aktoro-ludon kun komiksan filmon. La filmo ricevis plurajn premiojn. La reagoj de la spektantaro ĉie ajn estis treege pozitivaj.

Teksteldonoj redakti

  • Jaroslav Rudiš, Jaromir 99: Alois Nebel. (Traduko germanen), eldonejo Voland & Quist, Dresden/Leipzig 2012, ISBN 978-3-86391-012-9.

Literaturo redakti

  • Stefanie Flamm: Die Welt des Alois Nebel. En: DIE ZEIT de la 29. aŭgusto 2013, p. 57-58.[1]

Eksteraj ligiloj redakti