Alternatim-o estas prezentopraktiko de liturgia muziko. Specifa parto de la mesa ordinariumo (ekz. Kyrie eleison) estas dispartigita en versojn. Ĉiu verso estas unue kantata kiel antifono de du kantistogrupoj kaj poste en la dua duono per polifonia komponaĵo. Unu el la du grupoj povas konstisti aŭ el kantsolisto, instrumentensemblo aŭ orgeno. Por la mankantaj paraj aŭ neparaj versoj oni kantis simplan ĥoralon aŭ enmetis improvizaĵon sur la orgeno.[1]

Granda aro da komponaĵoj estis verkitaj laŭ la alternatim-a prezentopraktiko, ekzemple de Heinrich Isaac. Tiu ĉi formo de la mesprezentado estis disvastiĝinta ekde la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj en tuta Eŭropo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Benjamin van Wye: Review of Marc-Antoine Charpentier: Messe pour le Port-Royal. Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine En: Journal of Seventeenth-Century Music. 1999