Alternativa hipotezo

Alternativa supozado al la nula hipotezo.

La alternativa hipotezo (aŭ esplora hipotezo) kaj la nula hipotezo estas la du konkurantaj hipotezoj kies verŝajnecoj estas komparata per statistika testado de hipotezo. Kutime la alternativa hipotezo estas la ebleco ke observita efiko estas aŭtentika kaj la nula hipotezo estas la konkuranta ebleco ke la observaĵo rezultiĝis de hazarda ŝanco.

La klasika maniero estas kalkuli la probablon, ke la observita efiko okazas, se la nula hipotezo estas vera. Se ĉi tiu valoro (iam nomata la p-valoro) estas malgranda, tiam la rezulton oni nomas statistike signifa, kaj la nulan hipotezon estas oni malakceptas favore al la alternativa hipotezo. Se ne, tiam la nulan hipotezon oni ne malakceptas. Erara malakcepto de la nula hipotezo estas eraro de la unua tipo; erara nemalakcepto de la nula hipotezo estas eraro de la dua tipo.

Bajesa metodologio defias ĉi tiun metodologion per tio, ke ĝi prenas en konsideradon la apriorajn konvinkojn pri la du hipotezoj aŭ la malsamajn konsekvencojn de la du tipoj de eraraj kinkludoj. Pivas ekzisti konvinkaj kialoj (ne enhavataj en la statistikaj datumoj) por kredi, ke la nula hipotezo validas. Ĉi tio devas esti pesita kontraŭ la apero de malalta p-valoro antaŭ ol la nula hipotezo povas esti malakceptita.