Altometro

(Alidirektita el Altomezurilo)

Altometro[1] (ankaŭ altomezurilo) estas mezurilo, sur kiu oni povas legi altecon de iu ajn objekto (fiksa aŭ moviĝanta kiel aviadilo).[2]

Altometro, mane tenebla mezurilo de 1915 por vidi la supermaran alteconaltitudon

Ĝi havas du ĉefajn tipojn. Unu sekvas ŝanĝiĝon de la aerpremo (barometra altometro), dum alia mezuras tien-reenvojon de radiondoj (fiksita ĉe subo de la aviadilo), rilate al la grundo.

La mezurado per aerpremo okazas tra premventilo malfermita al la ekstera atmosfero. La kresko-malkresko de la premo ŝanĝas volumenon en la ujo, kio fine montriĝas sur la altometro. Oni mezuras la aerpremon ĉiam rilate al marnivela aerpremo, oni devas ĉiam korekti tion laŭ la vetero.

Altometro de 1941, uzita en aviado

La radionda altometro mezuras altecon de aviadilo kompare al la tero. La elradiita signo povas esti impulsa (kalkulado el tempo) aŭ frekvenca modulita (kalkulado el frekvenca diferenco). Oni uzas radi-altometrojn al aŭtomata navigado aŭ "blinda" alteriĝo (okaze de nebulo ks.).

Referencoj redakti

  1. artikolo altometro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la papera unua eldono de 1970, paĝo 35
  2. A Dictionary of Aviation, David W. Wragg. ISBN 10: 0850451639 / ISBN 13: 9780850451634, 1st Edition Published by Osprey, 1973 / Published by Frederick Fell, Inc., NY, 1974 (1st American Edition.)

Vidu ankaŭ redakti